Administra divido de Hispanio

Mapo de la hispanaj aŭtonomaj komunumoj
Mapo de la hispanaj aŭtonomaj komunumoj

De post la Konstitucio aprobita en 1978, Hispanio estas malcentralizita unueca regno.

La baza divido estas la t.n. Aŭtonoma Komunumo. La vorto estas administracia termino, grupiganta du konceptojn kies diferenco ne ĉiam estas tute klara: la regiono kaj la nacio. Ĉar la vorto nacio estas uzata ankaŭ por la tuta Ŝtato, oni kelkfoje uzas la vorton naciaĵo (hispane nacionalidad), por aludi la naciojn/regionojn kun pli aparta personeco, pro lingvaj aŭ historiaj kaŭzoj.

Krome, oni plu konservas antikvan dividon, la provincon, similan al la franca departemento, da kiuj estas 50. Plejmulto el ili havas saman nomon al sia ĉefurbo.

En kelkaj regionoj ekzistas tradicia pli malgranda divido, la comarca (distrikto). En la insulaj regionoj, ĉiu insulo havas propran administracian aŭtoritaton (cabildo).


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search